Finfine la japana karavano post vojaĝo tra Irano revenis al Japanio. La membroj estis 15, el kiuj 10 estis Esperantistoj kaj 5 neE-istoj. Inter neE-istoj iuj amikis kun E-istoj kaj iuj partoprenis unutagan kurson de Esperanto kaj ĉiukaze ili iel rilatis kaj simpatiis al nia lingvo. La kerno de la karavano estis E-istoj el Yohohama kaj 5 venis el Ŝikoku insulo, kie nuntempe mi loĝas kaj instruas E-n. El la membroj nur unu estis viro kaj la plej multo aĝis ĉirkaŭ 50. Du el ili estis malpli ol 30 jaraj kaj kvar pli ol 60. Unu el la membroj aliĝis al la grupo el Turkio, kie ŝi ekskursis antaŭ veni al Irano.
Ni atingis al la internacia fluĝaveno de Tehrano en la 20a de marto (la unua tago de la nova jaro en Irano) kaj la postan tagon ni vizitis la hejmojn de kelkaj E-istaj kaj neE-istaj familioj, manĝis kun ili, interparolis, dancis kaj interŝanĝis opiniojn kaj donacojn. Vizito al galerio de S-ro Habib-pur (profesia kaj E-ista pentristo, kies verkoj aperis ankaŭ en E-aj periodaĵoj) kaj rekontiĝo kun multaj junaj E-istoj estis la plej bela parto de tiu-taga programaro.
Poste ni vizitis al Ŝiraz, la malnova urbo de Irano, kie veterana E-isto S-ro Samani-pur akceptis nin kaj tranoktigis unu membron. Poste survoje al Isfahano ni vizitis Persepolis, la ruinan palacon de iranaj reĝoj kaj dinastioj ekde antaŭ 2500 jaroj kaj dum la persa imperio. Ĝi estas protektita kiel monda heredaĵo.
En Isfahano, iama ĉefurbo de Irano kaj la plej bela urbo tie, dum du tagoj ni ekskursis al multaj antikvaĵoj kaj belaj moskeoj kaj monumentoj, iuj el ili protektitaj de UNESCO. Post reveno al Tehrano ni ankoraŭ vizitis kelkajn muzeojn kaj palacojn de la lasta reĝo de Irano. Ni havis komunan manĝon kun la veterana poetino de Irano, S-ino Maryam Nezami, kiu i.a. tradukis japanajn hajkojn al Esperanto kun aldona komento kaj eldonis.
La karavano dum restado en Irano renkontis iom malpli ol 30 E-istojn, ĉefe junajn kaj vizitis la hejmojn de 4 iranaj familioj, du E-istaj kaj du ne. Membroj ne-E-istaj memvole sekvis la tutan planon kaj almenaŭ tri el ili esprimis deziron eklerni E-n. Post unu semajno la unua grupo (11 membroj) revenis al Japanio kaj la dua grupo restis pliajn tri tagojn.
La plej ĝenaj partoj de la vojaĝo estis deviga uzado de kaptukoj por virinoj, kaj iuj mankoj en la hoteloj (kvankam 5-stelaj); kaj la plej bona parto eble estis bongustaj manĝoj, afablo de irananoj al la gastoj (eĉ surstartoj kaj kun ofta peto pri komuna fotiĝo) kaj ĝenerala sekureco dum la tuta vojaĝo (atestas ĝin la noktomezaj promenadoj de iuj membrinoj sen akompano de kaj informo al iranaj kunvojaĝantoj!).
Iniciatis la vojaĝon la verkinto de tiu ĉi raporto (sur baze de la long-daŭra deziro de la membroj de E-klubo Verda Merkredo el Yokohama), signife helpis ĝian realiĝon S-ino Takaoka Miĉiko kaj gvidis la karavanon S-ro Farzin Fard, elgradiĝinto de la japana lingvo el Univ. de Tehrano kaj kiu decidis kaj jam komencis lerni Esperanton.
Kvar-kapa grupo Iran-Esperanto Raportas (IER), kiu laste lanĉis elsendoliston pri Irano en la reto grave kontribuis al la sukceso de la vojaĝo per daŭra raporto pri la vojaĝo, fotado kaj preparo de foto-albumo por la membroj kaj donaco de belaj bildo-kadroj okaze de la Internacia Verso-tago (anoncita per UNESCO), kiu koincidis kun la unuta tago de la nova jaro en Irano.
Ĝenerala sinteno de la vizitantoj pri la vojaĝo estis pozitiva kaj iuj deziras ree viziti tiun landon mez-orientan, kiu laste spertas gravajn ŝanĝojn politikajn kaj sociajn en bona direkto.
Reza Kheir-khah
2000/04/06